<?xml version="1.0" encoding="utf-8"?>
<rss version="2.0">
<channel>
<link><![CDATA[https://biblioeteca.com/biblioeteca.web/titulo/la-batalo-de-l%27-vivo]]></link>
<description><![CDATA[Anta? longa, longa tempo — tute egale kiam kaj kie en Anglujo — estis varmega batalo. Oni batalis en longa somera tago, kiam la ondanta herbo estis verda. Multaj kampaj floroj, kreitaj de la mano de la Plejpotenca por esti odora pokalo por la roso, vidis en tiu tago sian multekoloran kalikon plenigita de sango kaj mortis en teruro. Multaj insektoj, kiuj havis sian delikatan koloron de senkulpaj folioj kaj vestoj, en tiu tago nove kolori?is de mortantaj homoj kaj lasis per sia rapidega forkuro nenaturan postesignon. La multekolora papilio sur la rando de siaj flugiloj portis sangon en la aeron. La rivereto havis ru?an akvon. El la tero disbatita per la piedoj fari?is mar?o, kie en malpuraj malseka?oj, kiuj sin kolektis en la enbata?oj de piedoj de homoj kaj hufoj de ?evaloj, la ?ie superreganta koloro malagrable brilis en la suno.
La ?ielo nin gardu de vido de sceno, kiun la luno vidis sur tiu ?i loko, kiam ?i super la nigraj arbaraj dorsoj de la montetoj sin levis sur la horizonto kaj rigardis sur la ebena?on, semitan de suprenturnitaj viza?oj, kiuj anta? nelonge sur brusto patrina ridetis al la okuloj de patrino a? trankvile dormetis. La ?ielo nin gardu de la sekretoj, kiujn la vento plena je odoro de mortinta?o super la ebena?o murmuretis pri la laboroj de tiu ?i tago kaj pri la morto kaj la suferoj de tiu ?i nokto. Ofte ankora? la silenta luno briladis super tiu ?i kampo de l' batalo, ofte la steloj malgaje ?in observadis, ofte la ventoj de ?iu flanko de l' mondo preterblovadis super ?i, anta? ol la postesignoj de tiu batalo malaperis.
La signoj restis ankora? longan tempon, sed nur en bagateloj, ?ar la naturo, staranta tre alte super la malbonaj pasioj de la homo, balda? ree ricevis sian gajecon kaj ridetadis super la kulpa kampo de l' batalo tiel same, kiel anta?e, kiam la kampo estis ankora? senkulpa. La ala?doj kantadis alte super ?i, la ombroj de la flugantaj nuboj kuradis ludante super la herbejoj kaj arbaroj, super la tegmentoj kaj turoj de la urbo borderita de arboj, rapidante al la brilanta malproksima?o, kie la tero kaj ?ielo kuni?as kaj la vespera ?ielru?o estingi?as. Greno estis semata kaj elkreskadis kaj estis rikoltata; la rivereto, kiu anta?e estis ru?e kolorigita, turnadis radon de muelejo; viroj fajfadis post la plugilo; ?afoj kaj bovoj pa?ti?adis sur la herbejo; knaboj kriadis sur la kampoj por fortimigi la birdojn; fumo sin levadis el la kamentuboj; sabataj sonoriloj gaje sonoradis; maljunaj homoj vivadis kaj mortadis; la modestaj kreita?oj de la kampo kaj la simplaj floroj de l' arbaro floradis kaj velkadis en la kutima tempo sur la sanga kampo, kie multaj miloj da homoj anta?e falis en la granda batalo.
Sed en la komenco oni vidadis en la semita?o pli mallumajn lokojn, kiujn la homoj rigardadis kun sento de teruro. Jaro post jaro ili revenadis; kaj oni sciis, ke sur tiuj ?i fruktaj lokoj homoj kaj ?evaloj ku?is enterigitaj en senorda amaso kaj bonigis la teron. La kampisto, kiu tie plugadis, timadis la grandajn vermojn, kiuj lo?is tie ?i en la tero; kaj la garboj, kiujn oni tie rikoltis, en la da?ro de multaj jaroj estis nomataj la garboj batalaj kaj metataj aparte, kaj neniam garbo batala ?e la festo de rikolto venadis sur la lastan veturilon. Tra longa tempo kun ?iu farita sulko estis trovata postesigno de la batalo. Longan tempon oni vidadis difektitajn arbojn sur la kampo kaj duone detruitajn barilojn kaj murojn sur la lokoj, kie estis mortiga mana batalado, kaj lokojn forte batitajn per piedoj, kie nenia herbeto volis kreski. Longan tempon ?iu knabino timis ornami al si la harojn a? la bruston per la plej bela floro de tiu ?i kampo de l' mortintoj; — kaj longan tempon oni kredis, ke la tie kreskantaj beroj lasas post si en la mano, kiu ilin de?iras, neforigeblan makulon.
Sed la jaroj, kvankam ili pasadis tiel rapide, kiel la nuboj de somero, per sia irado malaperigadis e? tiujn ?i postesignojn de la malnova batalo kaj elvi?is la legendajn rememorojn de ?i el la kapo de la homoj,]]></description>
<lastBuildDate>Mon, 14 Sep 2026 09:38:55 +0000</lastBuildDate>
<language>es</language>
<copyright>Copyright 202 6BiblioEteca Technologies SL</copyright>
</channel>
</rss>